Domenico Modugno
Pluvas (Piove)
[Teksto de "Pluvas" ft. Manŭel]
[Strofo 1]
Mil violonoj ludataj de l' vento
Ĉiuj koloroj de l' ĉielarko
Kuniĝas formi pluvon arĝentan
Sed pluvas, pluvas sur nian amon
[Rekantaĵo]
„Ciao, ciao, bambina”, ankoraŭ kison
Poste por ĉiam mi perdos vin
Kiel fabelo, amo transiras
Ekzistis iam, jam nun ne plu
[Strofo 2]
Kio nun tremas sur viaj vangoj?
Ĉu pluvo, larmoj? Klarigu al mi
Mi volus trovi esprimojn novajn
Sed, sub la pluvo, ploras kun vi
[Rekantaĵo]
„Ciao, ciao, bambina”, nun ne turniĝu
Mi volus diri: restu kun mi
Sed mi ne trovas la taŭgajn vortojn
Dum pluvas, pluvas sur nian amon
[Interludo]
„Ciao bambina!”
„Ciao, amore mio!”
Mi amas vin, ne forgesu!
[Instrumenta]
[Strofo 3]
Kio nun tremas sur viaj vangoj?
Ĉu pluvo, larmoj? Klarigu al mi
Mi volus trovi esprimojn novajn
Sed, sub la pluvo, ploras kun vi
[Rekantaĵo]
„Ciao, ciao, bambina”, nun ne turniĝu
Mi volus diri: restu kun mi
Sed mi ne trovas la taŭgajn vortojn
Dum pluvas, pluvas sur nian amon
Dum pluvas, pluvas sur nian amon