Welcome to MyBunny.TV - Your Gateway to Unlimited Entertainment!
Enjoy 6,000+ Premium HD Channels, thousands of movies & series, and experience lightning-fast instant activation.
Reliable, stable, and built for the ultimate streaming experience - no hassles, just entertainment!
MyBunny.TV – Cheaper Than Cable • Up to
35% Off Yearly Plans • All
NFL, ESPN, PPV Events Included 🐰
Join the fastest growing IPTV community today and discover why everyone is switching to MyBunny.TV!
Start Watching Now
Fabrizio De André
Ŝpinu la lanon
[Teksto de "Ŝpinu la lanon"]
[Strofo 1]
En milito de Valŭa'
De Brian' la grafo mortis
Ĉu li estis ulo brava
Ni ne scias, ne jam certe
Sed grafino forlasita
Bedaŭrante lian morton
Dum jarcentoj kaj jarmiloj
Ŝi ploradis sian sorton
[Rekantaĵo]
Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu
Kredu ankoraŭ ke li revenos
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
Paĝojn malfermu al ŝia doloro
[Gitarsoloo]
[Strofo 2]
Jam centope kaj milope
Nun revenas la arme'
Al familioj ili alvenas
Al la urb' kaj al sia ej'
Sed grafino forlasita
Ne retrovos sian amon
Kaj la koron ne varmigos
De l' kamen' la granda flamo
[Rekantaĵo]
Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu
Kredu ankoraŭ ke li revenos
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
Paĝojn malfermu al ŝia doloro
[Gitarsoloo]
[Strofo 3]
Kavaliro en batalo
Vi ne konas malkuraĝon
Estu akra via glavo
Kaj fiera la vizaĝo
Al sturmanta malamiko
Estu trafa kontraŭstaro
Vin atеndas malpacience
Ŝi malantaŭ la remparo
[Rekantaĵo]
Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu
Krеdu ankoraŭ ke li revenos
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
Paĝojn malfermu al ŝia doloro
[Rekantaĵo]
Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu
Kredu ankoraŭ ke li revenos
Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro
Paĝojn malfermu al ŝia doloro